dimanche 31 décembre 2023

Dernière opération de l'année pour le bébé Soreka Ishega - Lasta operacio de la jaro por la bebo Soreka Ishega.

Comme toujours dans le cadre de notre partenariat avec Mramba Simba en Tanzanie, nous avons, avec aussi la participation financière de nos amis espérantistes de Grande Bretagne et d'Allemagne, pu faire opérer le 19 décembre le petit Soreka Ishega d'une malformation des pieds. Comme on peut le voir, l'opération s'est bien passée. 


Same kiel ĉiam kadre de nia kunagado kun Mramba Simba en Tanzanio, ni sukcesis, dank' ankaŭ al la mona partopreno de nia esperantistaj amikoj en Britujo kaj Germanujo, operaciigi, la 19an de decembro, la etan Soreka Ishega pri pieda malformiĝo. Kiel videblas, la operacio bonege okazis.    


mardi 19 décembre 2023

Prelego pri Esperanto kaj ties uzado en kulturcentro de Saint Herblain - Conférence sur l'espéranto et son usage au centre culturel de Saint Herblain.

La 27an de novembro, kadre de la festivalo "les Hivernales" de la kulturcentro 126 de la urbo Saint Herblain, la prezidanto de CELI, Luc Gouverneur prelegis pri la temo "la mondo pinte de la lango", tio estis panoramo de la situacio de la lingvoj tra la mondo, Esperanto kiel solvo en internacia medio kaj ĝia praktika uzado. Sekvis mallonga kaj luda prezentado de la lingvo. Trideko da personoj ĉeestis kaj partoprenis.

Le 27 novembre, dans le cadre du festival "les Hivernales" du centre culturel 126 de la ville de Saint Herblain, le président de CELI, Luc Gouverneur, a présenté une conférence sur le thème "le monde au bout de la langue", soit un panorama de la situation des langues dans le monde, l'espéranto comme solution dans le milieu international ainsi que son usage pratique. A suivi une présentation courte et ludique de la langue. Une trentaine de personnes étaient présentes et ont participé.  

Opération du jeune garçon Senda Julius - Operacio de la juna knabo Senda Julius.

 Fin octobre le jeune Senda Julius a été opéré avec succès à l'hôpital de Mwanza grâce aux fonds récoltés et envoyés par de notre association CELI.

Fine de oktobro, la juna Senda Julius estis sukcese operaciita en la hospitalo de Mwanza, dank' al mono kolektita kaj sendita de nia asocio CELI.

Merci à tous ceux qui nous aident dans nos actions.

Dankon al ĉiuj, kiuj nin helpas en nia agado.  

jeudi 30 novembre 2023

Gastigo de S-ro Trigo Peng el Ĉinio - Accueil de monsieur Trigo Peng, de Chine.

 Duan fojon ĉi-jare CELI akceptis homon el Ĉinio! Ĉi-foje temis pri S-ro Trigo Peng, kiun ni gastigis kun granda plezuro dum tri tagoj.

Pour la deuxième fois cette année, CELI a accueilli une personne venue de Chine ! Cette fois, il s’agit de monsieur Trigo Peng, que nous avons reçu avec un grand plaisir pendant trois jours

Dum lia restado ni iris en diversajn lokojn, kiujn ni kutime montras al niaj gastoj. Ni piede laŭiris la riveron Loire en Couëron, kiun ni trairis poste perprame.

Pendant son séjour, nous sommes allés dans les divers lieux que nous avons l’habitude de montrer à nos invités. Nous avons marché le long de la Loire à Couëron, et l’avons traversée par le bac.

Ni ankaŭ tramveturis al Nantes, kaj kun esperantistaj geamikoj, Béatrice kaj Gilles, ni ĝuis la promenadon en la japoneska ĝardeno en la insulo Versailles, ĉe la rivero Erdre. 

Nous sommes aussi allés à Nantes en tram, et avec des amis espérantistes, Béatrice et Gilles, nous avons fait une agréable promenade dans le jardin japonais, dans l’île Versailles, au bord de l’Erdre.

 

                   

 

 

 




 

Ĉar estas la jarfina periodo, la kristnaska bazaro malfermiĝis, kun siaj lumigitajn placojn kaj budojn kiujn ni vizitis vespere, sen forgesi paŭzon por la tradicia varma vino kiun ni kuntrinkis!

Comme c’est la fin de l’année, le marché de Noël s'est ouvert, avec ses places et ses stands illuminés que nous avons visités le soir, sans oublier de faire une petite pose pour traditionnel vin chaud que nous avons bu ensemble. 

                 




 Trigo afable proponis ideograme skribi niajn antaŭnomojn. Ni ĝuis rigardi lin skribi arte kaj manlerte per peniko kaj ĉina inko. Dankon Trigo!

Trigo nous a gentiment proposé d’écrire nos prénoms en idéogrammes. C’était un plaisir de le regarder écrire avec art et adresse au moyen d’un pinceau et d’encre de chine. Merci Trigo !

 
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Lia restado alvenante je sia fino, ni akompanis lin en la trajno, kaj ni disiĝis esperante revidiĝi iam.

Son séjour touchant à sa fin, nous l’avons accompagné au train, et nous nous sommes séparés en espérant bien se revoir un jour.

 

                                  Ĝis revido Trigo!     Au revoir Trigo !

                                                                                                                Christiane LAMY

 



 

vendredi 17 novembre 2023

Raporto de Mazingira.

 

LA ORGANIZAĴO MAZINGIRA

P.O KESTO 51, BUNDA. TANZANIO

Retadreso: smbmramba@yahoo.com ,

Retpaghoj: www.kono.be/mazingira/eo

http://www.verduloj.org/mazingira.htm

 Tel: +255 755 076596

La 23-an de Oktobro 2023

 

Karaj subtenantoj,

Jen la raporto pri la agado de Mazingira dum la periodo de Oktobro 2022 ĝis Septembro 2023.

En la komenco de la jaro 2023 la anoj de Mazingira renkontis grandan malĝojon pro la morto de nia membro S-ino Magreth Samson 36 jaraĝo, kiun agis ĉe Mazingira kiel volontula sekretarino dum 15 jarojn.

En Julio/Augusto 2023 okazis Universala kongreso de Esperanto en Torino kaj ILEI/IJK en Lignano, mi havis bonŝancon partopreni en ambaŭ kongresoj per la helpo de UEA fondaĵo “Partoprenu UK” kiu pagis miajn vojaĝokostojn, manĝojn kaj loĝado, mi spertis multe en la kongresoj kiel konatiĝo kaj amikiĝo kun novaj amikoj (esperantistoj) re-vidon kun miaj multjaraj geamikoj kiujn ni konatiĝis antaŭe, mi ankaŭ profitis la okazon spertiĝi pri kiel organizi la kongreson, la sperton kiun helpas min nun kun miaj membroj de LKK en Tanzanio por la preparado de la 109a Universala Kongreso de Esperanto kiu okazos en Tanzanio venontjare de la 3a -10a de Aŭgusto 2023.

AGAD-RAPORTO 2023:

Mi kore dankas al la subtenantoj de Mazingira dum la jaro 2023, inter ili estas la Franca asocio Solidareco Afriko-Azio de Boris Bouchez, Christiane Lamy (Asocio CELI), D-ro Manfred Westermayer, Maryvonne kaj Bruno, Malcolm Jones , Ursula Koelsch, Wolfgang Schwanzer, Ursula Niesert, John Murray kaj aliaj anonimaj donacantoj, mi tre estimas viajn subtenojn kaj petas al vi ĉiuj daŭrigu viajn subtenojn denove al Mazingira por la venonta jaro 2024.

Sano kaj misformiĝo:

Mi kore dankas al Christiane Lamy (Asocio CELI), Manfred kaj Malcolm Jones kiujn donacis la monon por subteni la infanojn kun misformighojn kaj mi ankaŭ dankas al ili nome de Mazingira pro ilia mondonacon kiun ili aldonis por subteni la kuracadon de mia sekretarino S-ino Magreth Samson kiun suferis longe pro rena malsano, sed malgraŭ niajn grandaj klopodoj savi ŝian vivon bedaŭrinde ŝi finfine forpasis je la 30a de Marto 2023.

Puto:

Pro la granda nombro de petoj el diversaj instancoj kaj vilaĝoj kiujn temis pri peto de akvo-putoj ni sukcesis fosi du putojn, en Marambeka kaj Tingirima vilaĝoj, la putojn ni ne jam sukcesis fermi aŭ instali la akvo-pumpilojn pro manko da mono ĉirkaŭ 1200 Eurojn kiun ni bezonas por instali venigi elektron kaj por instali elektran akvo-pumpilon, kiu kostas malpli ol la pumpiloj kiuj funkcias per mano. Ankoraŭ daŭras la peto de lernantoj de Esperanto mez-lernejo kiuj bezonas pluv-akvon kolektontan de la tegmentoj de grandaj konstruaĵoj de la lernejo. Dum pluvo la pluv-akvon de la tegmentoj ĉiam fluas el la tegmentoj kaj perdiĝ[1]as sur la tero, pro tio mi petas viajn subtenon de ĉirkaŭ 2500 Euroj, per tio mono ni elspezos por fosi kaj konstrui grandan subteran akvo konservujon kiu povos konservi ĝis 25000 litrojn da pluv-akvo, kiun la lernantoj loĝantaj en la knabinaj loĝejoj povos uzi por (trinki), duŝi kaj por lavi siajn/iliajn vestaĵojn.

Sunfloro projekto:

Dum periodo de la jaro 2023, oni ne bone rikoltis pro la sekeco en mia regiono, malgraŭ tio ni enspezis ĉirkaŭ 6,500,000 Tshs de la Sunfloro projekto, kiun ni elspezis por subteni la konstruadon de necesejo kaj loĝejo por kuracistoj ĉe la malsanulejo de Marambeka vilaĝo. La konstruado de necesejo finiĝis sed la loĝejo ankoraŭ ne finiĝis ĉar la mono elĉerpiĝis, pro tio mi ankoraŭ bezonas ĉirkaŭ 3500 Euroj por finkonstrui la loĝejon, do mi petas viajn subtenojn por finkonstrui la loĝejon por ebligi la kuracistojn familiojn loĝi ĉe la malsanulejo anstataŭ nuntempe kiam la kuracisto devus veni al la malsanulejo de 5-8 km for.

Lernejo:

Mia vilaĝaro” Ketare” havas nuntempe 6 bazlernejojn kiuj kune havas preskaŭ samajn problemojn pri manko da klasĉambroj, instruistaj loĝejoj kaj necesejoj por lernantoj kaj por instruistoj en kiu lernantoj knabinoj, knaboj kaj instru[1]istoj kelkfoje vice devas uzi la samajn aĉajn necesejetojn, kiujn troviĝas en la lernejo kaj kelkfoje lernantoj devus pisi en apudaj arbaretoj pro manko de specialajn necesejoj por lernantoj. Ĉefe knabinoj multe suferas pro tio problemo, ĉar ili ĉiam timas konkurenci eniron al la sama neceseja ĉambro kun knaboj kaj kun viraj instruistoj. Marambeka bazlernejo havas ĉirkaŭ 600 lernantojn kun 7 instruistoj, la lern[1]ejo havas 7 malnovajn klasĉambrojn, kiuj vere devus esti re-novigitaj. Ekzistas 4 instruistaj loĝejoj kaj 1 aĉa necesejeto por ambaŭ lernantoj kaj instruistoj . En Februaro 2023 subite venis forta ventego kiu forlevis la tegmenton kaj fendiĝis la muron de 1 el la 4 loĝejoj por instruistoj, kiu malbonŝance ankaŭ vundiĝis unu el la infanoj de la instruisto, kiu poste resaniĝis en hospitalo, pro tio ni decidis re-konstrui la domon kaj konstrui etan necesejon por instruistoj per la mono donacita de la Franca asocio Solidareco Afriko-Azio de Boris Bouchez. La necesejo kaj la domo estas finkonstruitaj kaj funkcias kvankam ni ankoraŭ bezonas pli da monsubteno por renovigi la ekzistanatajn 3 loĝejojn ĉar oni konstruis ilin 1974 kune kun la klas-ĉambroj, kiuj nuntempe ne taŭgas por la uzo de lernantoj kaj instruistoj.

Orfoj :

En 2023 ĉirkaŭ 448 infanojn ricevis helpon de Mazingira dum la jaro 2023, inter ili 420 lernantoj ricevis helpon de Francio pere de la Franca asocio Solidareco Afriko-Azio de Boris kaj 28 infanoj ricevis helpon de Manfred, Maryvonne kaj anonimaj donacantoj el Britio,Germanio kaj Belgio. Mia propono pri la starigo de projekto pri konstruado de teknika kolegio en mia vilaĝaro ankoraŭ daŭras; en kiu lernantoj kiuj finstudos en la baza/meza lernejoj, kaj ne sukcesus pli studi al pliaj gradoj povos veni tien por lerni la fakojn pri ŝoforado, elektroniko, ĉarpentado, agrikulturo, konstruado, komput[1]ilo, tajloro, kuirado k.t.p. kaj poste per la lerninta fako ili povos starigi iliajn malgrandajn projektetojn per kiuj ili enspezos por vivteni ilin kun iliaj familioj. Por ke la proponita teknika kolegio estu sukcesa, necesas subteno de grandaj fondusoj. Do ni petas helpon se eblos trovi la grandan fonduson en Europo kiu povos subteni la projekton per almenaŭ 150,000 Euro kiujn ni elspezos por konstruado kaj aĉeti lernilojn.

Re-arbariĝo/Medio protektado/Abelujoj :

 Multan dankon al Manfred kiun subtenis la projekton pere de AVE, dum 2023 ni semis ĉirkaŭ 300 arbidojn sed pro la sekeco kelkaj el ili sekiĝis, tamen ni havas ĉirkaŭ 500 arbidojn kiujn ni plantos eble dum Januaro kiam pluvos. Dank al nia malgrandan projekton pri abel-bredadon, en 2023 per niaj abelujoj ni kolektis ĉirkaŭ 80 kg da mielo kiun ni forvendis kaj gajnis ĉirkaŭ 600,000 Tshs kiujn ni elspezis por pagi al la fosistoj kiuj fosis la du truojn de akvo-putoj en Marambeka kaj Tingirima vilaĝoj, mi esperas ke en la venontaj monatoj ni kolektos pli da mielo en kiu ni vendos kaj gajnos pli da mono pere de abel[1]bredado-projekto.

Mikrokreditoj:

Daŭras la projekto tamen kun malfacilaj situacio pri komercoj dum la lastaj jaroj ekde la kronvirusa perido kaj pro la nuntempaj militoj inter Rusio kaj Ukrainio la mikrokredito-projektoj daŭris kun grandaj problemoj, ĉar multaj virinoj kiuj partoprenas al tio projekto renkontis malfacilaĵojn pri repagoj de la pruntita mono, ĉar ili ne bone realigis iliajn projektetojn. Tamen kelkaj el ili nun iom post iom progresas kaj ni esperas ke baldaŭ ĉio solviĝos kaj bone progresos la projekto.

Radio projekto:

Radio Mazingira Fm daŭre elsendas la radio-programojn por la tuta regiono kaj partoj de najbaraj regionoj. Mi kore dankas al Christiane Lamy kun ŝia edzo Maurice Foucher kiuj subtenis per mono la aĉeton de elsendilo, kiu ebligis nian radion elsendi per 3 elsendiloj en Bunda, Musoma kaj Tarime urboj. Niaj radio-ondoj nun atingas multajn aŭskultantojn en la regiono kaj ankaŭ oni povus akiri ĝin rete tra https://radio.tadio.co.tz/mazingira-fm/

Instruado de Esperanto:

Instruado de Esperanto al lernantoj ĉe Esperanto mez-lernejo daŭris bone en 2023, dank al la helpo de Malcolm Jones, kiu kun siaj amikoj subtenas la instruadon per pago al mia helpantoj kiuj helpas la instruadon de Esperanto al lernantoj ĉar mi sole ne povas instrui, pro manko da libera tempo kaj pro la granda nombro da lernantoj. Mi jam starigis la projekton “Instruado de Esperanto” ; sed por ke la projekto estu bone realigebla kun sukceso, mi ankoraŭ serĉas almenaŭ 30 subtenontojn kiuj povus kontribui ĉirkaŭ 5 Euroj * 30 subtenontoj = 150 Euroj ĉiu monate por vivtenigi la helpanton kiun helpos al instruado de Esperanto al lernantoj. La lernejo nuntempe havas ĉirkaŭ 681 lernantojn, kiuj lernas Esperanton kiel ekstra leciono. Baldaŭ ni instalos la interreton kun stabila Wifio per kiu lernantoj povos komuniki kun esperantistoj de la tuta mondo kaj per interreto ni bonvenigas ĉiujn esperantistojn kiujn povus helpi por instrui rete niajn lernantojn ĉar ni nun preparas kelkajn el ili por partopreni la UK-on en Arusha venontjare Ni jam lanĉis kampajnon por kolekti monon kiun ni elspezos por venigi la lernantojn al la UK en Arusha; mi petas vin se eblus bonvolu subteni ankaŭ tion, ĉar niaj lernantoj deziras ĝui la kongreson kaj konatiĝi kun eksterlandaj esperantistojn dum la kongreso.

jeudi 2 novembre 2023

Pulbazaro de oktobro 2023 - Vide-grenier d'octobre 2023.

 La 8-a de oktobro, samkiel kutime, ni vendis surstrate dum la pulbazaro de strato Joffre en Nanto por akiri monon, cele al kirurgiaj operacioj de infanoj en Tanzanio. 

Le 8 octobre, comme de coutume, nous avons vendu dans la rue pendant le vide grenier de la rue Joffre à Nantes, afin de récolter l'argent pour des opérations chirurgicales d'enfants en Tanzanie. 

mercredi 4 octobre 2023

Opération du bébé Kizuri Juma en avril 2023 - Operacio de la bebo Kizuri Juma en aprilo 2023.

 

En février de cette année, CELI a financé l'opération des jambes du petit Kizuri Juma, profitant du séjour dans la région de chirurgiens cĥinois.

En februaro de tiu-ĉi jaro, CELI financis la operacion de gamboj de la eta Kizuri Juma, profitante la ĉeeston en la regiono de ĉinaj kirurgioj.  

Dernière opération de l'année pour le bébé Soreka Ishega - Lasta operacio de la jaro por la bebo Soreka Ishega.

Comme toujours dans le cadre de notre partenariat avec Mramba Simba en Tanzanie, nous avons, avec aussi la participation financière de nos a...