lundi 10 janvier 2022

Operacio de Robi, la kvara en 2021 / Opération de Robi, la quatrième en 2021.

 



Nia asocio CELI rajtas fieri pro la financado de kvara operacio, sukcese efektigita fine de 2021, tio malgraŭ la malfacilaĵoj dum la lastaj du jaroj pro nuligoj de ĉiuj amatoraj pulbazaroj en kiuj ni kutimas partopreni por akiri la monon bezonatan cele al operaciigoj de handikapitaj infanoj en Tanzanio.

Fakte, nia amiko Mramba Simba denove petis nin por helpi Robi-n, 11-jara knabino, vundita sur kolo kaj torso, kiam ŝi estis 5-jara, fare de varmega kaĉo, kies brulo postlasis malbejajn cikatrojn. Kiam Robi orfiĝis, ŝi ekloĝis ĉe sia avino, kiu ne kapablis pagi la 450 eŭrojn de enhospitaligo. Ĉar, se necesas kalkuli 250 eŭrojn por la kirurgiaj kostoj, nepras aldoni, por ĉiuj tiaj operacioj, proksimume 200 eŭrojn da kromaj elspezoj, t.e. ira-kaj-reira veturado ĝis Daresalamo (pli ol 1000 kilometrojn for), la kunirado de plenkreskulo, kaj pago de medikamentoj kaj manĝaĵoj dum la enhospitala restado. 

Sed, pro financado de tri operacioj en la jaro, ni ne plus havis sufiĉan monon por helpi Robi-n. Feliĉe, ni ricevis partoprenan helpon de Manfred, germana Esperantisto, kun kiu ni jam kelkiam “kunlaboris”. Tio ebligis rapidan sendon de tiuj 450 eŭroj, kaj tiel, nur du tagoj poste, Mramba kaj Robi ekveturis al la hospitalo de Daresalamo, kie la operacio okazis kun plena sukceo. Semajno pasis ĝis kiam Robi sufiĉe refortiĝis por vojaĝi revene al Bunda.

Se esta bela jarfino por CELI, kiu pliafoje partoprenis en pliboniga sanstato de infano, ĝi pli gravas por Robi, kiu bele komencas novan vivon, kaj prie, eblas esti ja kontentaj.


Notre association CELI peut s’enorgueillir d’avoir financé une quatrième opération qui a été réalisée avec succès à la fin de 2021, et ceci malgré les difficultés de ces deux dernières années à cause des annulations des vide-greniers, auxquels nous participons pour obtenir les fonds nécessaires pour les opérations d’enfants handicapés de Tanzanie.

En effet, nous avons été de nouveau sollicités par notre ami Mramba Simba pour aider Robi, jeune fille de 11 ans, brûlée à l’âge de cinq ans par de la bouillie tombée sur le cou et le torse en laissant de vilaines cicatrices. Devenue orpheline, Robi est élevée par sa grand-mère qui ne peut payer les 450 € de frais hospitaliers. Car s’il faut compter 250 € pour la chirurgie, à cela viennent s’ajouter, comme pour chaque opération, environ 200 € de frais annexes, en prenant en compte les trajets aller/retour vers Dar es Salaam (à plus de 1000 km), l’accompagnement d’un adulte, le paiement des médicaments et de la nourriture pendant le séjour à l’hôpital.

Seulement, après avoir financé trois opérations au cours de l’année, nous n’avions plus assez d’argent pour aider Robi, mais nous avons eu la chance de recevoir une participation de 100 € de la part de Manfred, espérantiste allemand avec qui nous « travaillons » de temps en temps, ce qui nous a permis de réunir et d’envoyer en urgence les 450 €. Deux jours plus tard, Mramba et Robi prenaient la route vers l’hôpital de Dar es Salaam, et l’opération s’est déroulée avec succès. Une petite semaine s’est écoulée et Robi a repris suffisamment de forces, pour faire le voyage de retour à Bunda.

Si CELI a bien terminé l’année en ayant, une fois encore, participé au mieux-être d’un enfant, c’est surtout une nouvelle vie qui va commencer pour Robi, et de cela, nous pouvons être satisfaits.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

Nouvelles de Edna - Novaĵoj de Edna -

Hodiaŭ mi ricevis novaĵojn de Edna, kaj kiel promesite, mi komunikigas ilin. (vidu artikolon pri ŝi de la 21a/11) La hospitalo bone zorgis ŝ...