mercredi 2 octobre 2024

"Autunas" en greziljono

 
Venonta kursaro en la franca Esperanto-centro Gresillon.

Gresillon ebligas partoprenon de homoj kun modestaj rimedoj.
La kursaro Aŭtunas okazos de lundo, la 21-a de oktobro 18h ĝis merkredo, la 30-a de oktobro tagmeze.

 - Renée Triolle el suda Francujo instruos la plej altan nivelon kaj proponas FEI-ekzamenojn.
 - Alain Delmotte, devena el Belgujo, instruos la mezan nivelon kaj ankaŭ la japanan abakon 'soroban'.
 - Frank Lappe el Germanujo paroligos komencantojn kaj ankaŭ gvidos praktikan kurson pri unua helpo (sukurismo).
 - Bernard Bigonnet el Francujo gvidos ĥor-kantadon kun Interkant kaj poste kantan metiejon.
 - Larysa Osadĉuk, devena el Ukrainujo, praktikos kun vi origamion, la japanan arton de paperfaldado.
 - La infanoj iros al la naĝejo, ludos, sportos kaj preparos por la halovena popola festeto.

Pliaj informoj en gresillon.org/autuno
Aliĝu kaj aliĝu rapide! en gresillon.org/aligho

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

Opération de Sarafina Nashon - Operacio de Sarafina Nashon-

  Bonjour, La petite Sarafina Nashon âgée de 5 mois a été opérée d'un bec de lièvre le 28 avril 2026. L'opération s'est bien...